Buscar
La afero, al kiu vi servas
Cód:
491_9782369600428
Jurij German (1910-1967) estas klasikulo de la sovetia beletro. Unu el liaj cefaj libroj estis trilogio «La afero, al kiu vi servas» (1957-1964). En la centro de la trilogio estas figuro de talenta hirurgo Vladimiro Ustimenko, kiu sian tutan konscian vivon dedicis al servado al sia afero - medicino.«La afero, al kiu vi servas» (1957) estas la unua romano de la samnoma trilogio. La romano rakontas pri juneco de la heroo, pri jaroj de lia lernado kaj pri unuaj pasoj en la profesio. Postulemo al si mem kaj al la cirkauantoj, senkompromisa rilato al stulteco, indiferenteco, konservativeco, karierismo faras lin «maloportuna» por tiuj, kiuj deziras vivi en la scienco trankvile.La verkisto mem diris, ke li enmetis en tiun heroon cion plej bonan, al kio li strebis mem.
Veja mais

Quem comprou também comprou

Quem viu também comprou