Buscar
Pri la testamento de Lenino
Cód:
491_9782369600527
La dokumento poste konata kiel La testamento de Lenino estis, kiel Trocko diras en sia biografio de Stalino, „la lasta indiko de Lenino pri kiel organizi la gvidadon de la partio”. Jaron antau sia morto, Lenino, kun sia senerara politika akravi­do, vidis en la politiko de Stalino la komencon de tio, kion Lenino mem nomis „burokratismo ne nur en la sovetiaj institu­cioj, sed ankau en la partio”. Guste kontrau tiu dangero li diktis konfidencan leteron, en kiu li taksis la gvidantojn en la Centra Komitato kaj, dek tagojn poste, aldonis postskribon en kiu li proponis forigi Stalinon el lia posteno kiel generala sekretario de la partio.Detalan priskribon de la politika fono kaj la cirkonstancoj cirkau la testamento de Lenino donis Leo Trocko en sia artikolo Pri la Testamento de Lenino ? skribita dek jarojn poste en Tur­kujo, kien Trocko estis ekzilita de Stalino.
Veja mais

Quem comprou também comprou